Senvualiĝis la Rezultoj de la Unua Irana Literatura Esperanta Konkurso (ILEK-1)

Kongresanoj, aplaŭdante la gajnintojn de ILEK-1 Transpasante kelkajn obstaklojn, IREJO kunhelpe de IREA jam povis realigi la okazigon de la unua belarta konkurso en Irano. Ni denove esprimas niajn tutkorajn dankojn al D-ro Keyhan Sayyadpour kaj S-ro Ahmad Reza Mamduhi pro ilia senavara kunlaboro kadre de la juĝkomisiono de ILEK-1. Prezidanto de IREJO deklaras la
Legu pli

IREJO Aktive Partoprenis la Kvaran Iranan Esperanto-Kongreson

Kvara Irana Esperanto-Kongreso (IREK-4) sukcese okaziĝis 5an de Majo, 2017. La kongreso ĉi-foje distingiĝis per aktiva kunlaboro kaj partopreno de la junulara branĉo de Irana Esperanto-Asocio (IREA). Kelkaj el la kongresanoj jam partoprenis la kongreson unuafoje, kaj plimulto el ili estis junuloj pozitivaj kaj interesiĝaj pri la kunlaboro kun la venontaj programoj de IREJO (kaj
Legu pli

Nomumita Anstataŭanto de IREJO Ĉe IJF: S-ro Joop Kiefte

Dankesperimante al nia samiedanoplena nederlanda amiko, S-ro Joop Kiefte, IREJO oficiale nomumas lin kiel reprezentanto de Irano ĉe Internacia Junulara Festivalo (16-an de aprilo 2017), dum kiu okaziĝos la kunveno de TEJO-Komitato. Irano rajtis nomumi anstataŭanton (kondiĉe ke li/ŝi jam estu Komitatano de TEJO) ĉe la kunveno, kaj pro la portempa neebleco de IREJO-anoj ĉeeste
Legu pli

Antologio de Folklora Irana Literaturo (Gilaka Poemo)

Alia celo de IREJO jam estas realigita kunhelpe de nia gilak-lingva samideano, S-ro Akbar Sedaghat. Antologio de Folklora Irana Literaturo (mallongigite kiel “AFIL“) estis unu el niaj delonge dezirataj projektoj, kiuj ja bezonis kunagadon de niaj ekster-ĉefurbaj gesamideanoj. La unua produktaĵo de tiu ĉi projekto jam estas dediĉita al unu el la plej konataj nordiranaj kantoj
Legu pli

Interesa Telegrama Kanalo Diskonigas Esperantajn Muzikojn

Kunhelpe de IREJO, primuzika telegrama kanalo por perslingvanoj fojfoje plifamigas esperantan kulturon pere de esperantaj muzikaĵoj. La kanalo, alirebla telegrame ĉe @melal_moosighi, dediĉita al la eldonado de divers-naciaj muzikoj, nun ĝujas pli ol sepmil membroj, kaj eĉ kelke da ĝiaj pri-esperantaj afiŝoj jam estas vizititaj pli ol dekmil fojoj. IREJO kunplezure helpas la kanalon, por ke
Legu pli

Nova Fenestro el Irano al Esperantujo: Pliaj Irananoj Estos Diskonigitaj en Vikicitaro

Nia Vikipedia Laborgrupo jam ekigis siajn vikicitarajn klopodojn celante al la diskongiado de legindaj citaĵoj de elstaraj kaj famaj irananoj. Kvankam tiamaniere IREJO volas plifamigi iranajn verdulojn tra-esperantuje, tamen la citaĵoj ne estos nur limigitaj je pri-esperantaj legindaĵoj. Unuapaŝe, ni tradukis kelkajn citaĵojn de Sadegh Hedayat, la plej fama novstila kaj moderna novelisto en Irano. Agrablan legadon ĉe:
Legu pli

IREJO Invitas Ĉiujn Verkemulojn al la Unua Irana Literatura Konkurso

Belartaj konkursoj ne jam estas tiom multe kaj regule organizitaj en Azio. IREJO, plenhonore celas unuafoje organizi la unuan belartan konkurson en Irano. La konkurso, titolita kiel “Irana Literatura Esperanta Konkurso (mallongigite: ILEK)”, unuapaŝe organziĝos ununure en la originala branĉo, tiel ke ĉiuj originalaj poemoj, ne limigitaj je specialaj ĝenroj (ĉu proze, ĉu poezie) estos
Legu pli

Gratulmesaĝo de la Fondinto kaj Eks-prezidanto de IREJO kaj IREA

IREJO ekde ĝiaj unuaj tagoj post la reviviĝo, grandplezure profitis de malavaraj kaj brilaj gvidadoj kaj konsultadoj de S-ro Reza Torabi (plikonate en Esperantujo kiel ReTo), nia karega iniciatanto de IREJO kaj IREA. Vidpunkte de organizecaj agadoj, li ja estas la plej elstara esperantisto en la tuta historio de irana Esperanto-movado. Ni IREJO-anoj, la heredantoj
Legu pli

Antologio de Neforgeseblaj Iranaj Kantoj: La Regalo (de Nasser Abdollahi)

Kiel jam deklarite, Antologio de Neforgeseblaj Iranaj Kantoj (ANIKA) estas la plurmedia projekto de IREJO, laŭ kiu ni celas diskonigi la plej ŝatatajn iranajn muzikaĵojn en lirik-video-a formo kune kun elpersigitaj subtekstoj. La unua lirik-video de ANIKA estas dediĉita al la kanto de Nasser Abdollahi, titolita “La Regalo” (perslingve:ضیافت, kantite en la jaro 2000). Emfazindas,
Legu pli