IREJO-aj Aktivuloj

IREJO Kreis Sistemon por Sugestoj kaj Kritikoj

Estimataj iranaj esperantistoj povas sendi siajn sugestojn kaj kritikojn al IREJO tekstmesaĝe al numero de “5000260525”, kaj retmesaĝe al “komitato.de.irejo@gmail.com”. Fakte viaj valoraj sugestoj kaj kritikoj ĉiam helpis nin por progresigo de nia junulara movado! Do ni antaŭĝojas ricevi viajn ideojn, sugestojn, kritikojn, ktp. Sincere via Hamid Babadi Akasheh Prezidanto de IREJO

Oficiala Raporto pri Nova Estraro de IREJO

  Jen raporto pri nova estraro de IREJO: Individuaj membroj de IREJO voĉdonis por elekti kvar komitatanojn por periodo 2020-2021. La elektitaj kandidatoj estas Hamid Babadi Akasheh, Ali Ranjpour, Seyed Mojtaba Jafari kaj Sarah khorshidi. Tiel la nova prezidanto de IREJO estas s-ro Hamid Babadi Akasheh, la nova vicprezidanto estas s-ro Ali Ranjpour; kaj s-ro
Legu pli

2020 Alvokas Vin! IREJO Freŝigas Komitaton.

    Tutkore dankesperimante 2019-an komitatanaron, IREJO varme bonvenigas ĉiujn junajn verdemulojn (malpli-ol-35-jaraĝajn) en Irano, aktivadi kadre de sia komitato. Interesiĝantoj por kunlabori kun IREJO, povas alturniĝi al la peranto de IREJO kaj IREA, Hamed Sufi (telegrame: @HamedSufi, retpoŝte: sufihamed@yahoo.com). Menciinde, la alvoko por sinprezento finiĝos la 29-an de Februaro, 2020.  

IREJO Serĉas Aktivulojn Kadre de Sia Komitato

    Komence de la jaro 2019, jam alvenis tempo por elekti novan komitatanaron de la plej aktiva junurala organizo en Mezoriento. La pasintan periodon (2018) estris Ali Moradi (prezidanto), kunhelpe de Ali Ranjpour (respondeculo pri landa agado), Shler Karimi (kasisto), kaj Nami Arjmandi (Konsilanto pri komputila agado). Interesiĝantoj por kunlabori kun IREJO kadre de
Legu pli

Oficiale Anonciĝas Nova Estraro de IREJO

  Jam alvenis nova epoko por la plej aktiva junulara organizo de Mezoriento. Post donkiĥotaj agadoj de la unua estraro de IREJO, nun la organizo celplene kuraĝas starigi sin antaŭ la posteuloj, kiuj sindediĉe kaj malavare trapaŝis la saman vojon. Finiĝon de la unua periodo de IREJO-a aktivado (post la revigliĝo) deklaris la eks-prezidanto de
Legu pli

IREJO Aktive Partoprenis la Kvaran Iranan Esperanto-Kongreson

Kvara Irana Esperanto-Kongreso (IREK-4) sukcese okaziĝis 5an de Majo, 2017. La kongreso ĉi-foje distingiĝis per aktiva kunlaboro kaj partopreno de la junulara branĉo de Irana Esperanto-Asocio (IREA). Kelkaj el la kongresanoj jam partoprenis la kongreson unuafoje, kaj plimulto el ili estis junuloj pozitivaj kaj interesiĝaj pri la kunlaboro kun la venontaj programoj de IREJO (kaj
Legu pli