IREJO Serĉas Aktivulojn Kadre de Sia Komitato

 

 

Komence de la jaro 2019, jam alvenis tempo por elekti novan komitatanaron de la plej aktiva junurala organizo en Mezoriento. La pasintan periodon (2018) estris Ali Moradi (prezidanto), kunhelpe de Ali Ranjpour (respondeculo pri landa agado), Shler Karimi (kasisto), kaj Nami Arjmandi (Konsilanto pri komputila agado).

Interesiĝantoj por kunlabori kun IREJO kadre de ĉu membraro ĉu komitatanaro, povas alturniĝi al la peranto de IREJO kaj IREA, Hamed Sufi (telegrame: @HamedSufi, retpoŝte: sufihamed@yahoo.com).

Menciindas, ke la alvoko por sinprezento de gejunuloj (ĝis 35-jaraĝaj) finiĝos la 1-an de Februaro, 2019.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *