Niaj Projektoj

 

 

Kunhelpe de niaj gejunulaj samideanoj, ĉu altnivelaj ĉu komencantoj, ni nun havas la ambicion realigi multajn priesperantajn projektojn, kaj diverskampe kaj profesie.

Tiucele, ni starigis kelkajn laborgrupojn, el kiuj vi povas trovi tiujn, kiuj pleje taŭgas por vi celante al la antaŭenigado de nia junulara movado:

 

 

  • La Vikipeda Laborgrupo: multaj vikipediaj priesperantaj paĝoj kaj artikoloj indas kaj endas, ke estu tradukitaj perslingven (aŭ eĉ originale verkitu esperante).
  • La Traduka Laborgrupo: krome de la vikipediaj artikoloj kiuj ja estas tardukindaj perslingven, ni bezonus tradukistojn, kiuj povus traduki alikampe, ekz. tekstojn literaturajn, por-instruajn, sciencajn, ĵurnalistajn, ktp.
  • La Interlanda Laborgrupo: Ni, honore kaj kunplezure, senvualigas la unuan apartan aron da esperantistoj perslingvaj, nomita kiel “Koalicio Perslingva Trilanda” (mallongigita kiel “KoPeT”); La koalicio ne estas ankoraŭ tute kompleta kaj realgita, sed esperigaj paŝoj estas faritaj ĉi-rilate, kaj estone (ne tiom malfrue) vi aŭdos pliajn pri ĉi tia interlanda agado. Krome, ni volas pli-vastigi niajn eksterlandajn marŝadojn, el kiuj la aro da “Silkvojaj Landoj” havas  prioritaton ĉe ni.
  • La Tralanda Laborgrupo: Ĉe la laborgrupo Tralanda, ni bezonus aktivajn esperantistojn gejunulajn, por ke la movado estu pli-disvastigita en ĉiuj provincoj kaj urboj de Irano. Tiucele, ni emas havi lokajn reprezentantojn de nia organizo ĉiu-province; la tuta nomaro de niaj reprezentantoj estos listigita baldaŭ; sed, notinde ĉimomente, se vi loĝas ekstere de la provincoj Teheran, Alborz, Kurdistan, kaj Sistan-Kaj-Baluĉistan, ne hezitu informi nin pri vi kaj viaj agadoj.
  •  La Plurmedia Laborgrupo: ĉe ĉi tia laborgrupo, kiu estas ja atentinda kaj necesa por pli-efika agado, ni bezonus geamikojn, kiuj specialiĝas kaj havas sufiĉan sperton en la kampo de plurmediaj agadoj; certe sennombraj ideoj farindas ĉikampe, desegni afiŝojn, produkti filmetojn kaj podkastojn, pretigi niajn publikaĵojn, ktp.
  • La kongresa Labrogrupo: IREJO havas la honoron aktivadi kadre de la IREA-aj Kongresoj, por ke la kongresoj estu pli-fruktoplena kaj ĉeestinda; notindas ĉi-rilate, ke ni klopodas por havi nian propran kunvenojn kaj kongresojn en la baldaŭa estonto. Ne hezitu helpadi nin tiucele.
  • La Konkursa Laborgrupo: IREJO honore emas starigi la unuan belartan konkurson en Irano; tiucele, ni bezonus la helpadon de ĉiuj geamikoj por ke la konkurso estu pli-riĉa kaj partopreninda. Krome, pliaj konkursoj por pli-antaŭenigi nian movadon estas enpensigitaj, kiuj estos senvualigitaj baldaŭ.

 

 

1 komento


  1. // Respondi

    Mi informis pri via subteninda agado al aliaj esperanto-parolantoj en GooglePlus.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *