Pri Ni

Jen la raporto de la prezidanto de IREJO pri la klopodoj faritaj celante al revivigado de la junulara movado en Irano poste de la dudekjara silentado (publikigita en la oficiala revuo de Irana Esperanto-Asocio, titolita “Irana Esperantisto”; Dua Serio,  N-ro 19, Aŭtuno 2016):

 

Irana Junulara Movado pliverdiĝas!

Malgraŭ tio, ke Irano elstare staras inter la unuaj landoj, en kiuj Esperanto unuafoje kreskis kaj ekfloris, tamen ni konfesu, ke la 90-a jardeko restas tre unika en la tuta historio de la Irana Esperanto-movado. Ĝuste post la starigo de la Irana junulara organizo (t.n. Irana Esperantista Junulara Organizo, mallongite, IREJO) en la menciita jardeko, ĉefe per la eminentaj penado kaj agado de la plej fama Irana Esperantisto tutmonde, S-ro Reza Torabi, Irana movado are kaj grupe signife kreskegis pli kaj pli alten, tiel ke la menciita organizo tuj post sia naskiĝo elektiĝis kiel la landa branĉo de TEJO, kaj plie en postaj jaroj, la landa sekcio de UEA en Irano formiĝis surbaze de la aktivado kaj aktivuloj de IREJO. Sed postan jardekon pro la pluraj kialoj, la junulara organzio alfrontis defian kaj ondan akceladon, pro kiu iom post iom ĝi malproksimiĝis de ĝia glortempa aktivado.

Daŭre okupiĝinte pri tiu koncerno, laŭ kiu konfesendus, ke la estonteco de ia ajn serioza movado forte bezonos aktivajn kaj altnivelajn junulojn, kadre de la 3-a Irana Esperanto Kongreso (IREK), mi proponis denovan pli-fortigitan restaŭradon de la junulara branĉo de Irana Esperanto Asocio (IREA). Feliĉe la estraranoj de la asocio benvenigante min kaj miajn gejunulajn samideanojn, akceptis la proponon, kaj asertis, ke ili varme kunlaboradus kun ni.

Iom poste, sur gravegaj gvidoj de la eks-prezidanto kaj iniciatoro de IREJO, S-ro Reza Torabi, ni oficiale kaj publike deklaris nian ekzistadon, kaj petis ĉiajn helpojn de ĉiuj gejunuloj Iranaj, kaj sekve ni ekformis novan komitataron de IREJO.

Surbaze de enkomitata konsilado, ni laŭelekte formis la novan estraron de tiu organizo. Jen la rezultoj, kiuj nun oficiale anonciĝas:

 

Komitataro de IREJO (2016-2017):

– Ali Moradi

– Kianush Hemmati

– Arasch Darvischi

– Mohammad Sadegh Ghasemi Sustani

– Mohsen Nirouzad

– Hamed Sufi

 

Estraro de IREJO (2016-2017):

– Prezidanto: Hamed Sufi

– Vic-prezidanto: Ali Moradi

– Sekretario: Kianush Hemmmati

 

Kunhelpe de bonkvalitaj kaj altnivelaj gejunuloj en nia organizaĵo, por pluverdigi nian movadon enlande kaj eĉ eksterlande, nun enpense ni havas multajn idearojn (kvankam ĝi devus esti agnoskita, ke realigado de ĉiuj ĉi ideoj ne estos facile akirebla), el kiuj mi povas mencii jenojn:

  • Starigi nian propran retpaĝaron por plifacile varbadi novajn talentulojn junajn, celante al oficiala respondado kaj kunlaborado kun TEJO, diskonigado de niaj agadoj kaj idearoj, ktp.
  • Posedi nian propran publikaĵon, eble kadre de la nova serio de la elstara ĉirilata eksa publikaĵo, t.n. Bulteno de IREJO. Sed ni jam findecidis unuapaŝe ni havu la apartan sekcion en la nuntempa revuo de IREA (Irana Esperantisto), kiu publikiĝas ĉiusezone.
  • Plipropagi Iranan kulturon kaj literaturon en Esperantujo. Ni planis pri koncizaj kaj eĉ kompletaj tardukaĵoj kaj skribaĵoj, por ke nia antikva kaj nuntempa kulturo kaj literaturo estu plikonata en la mondo de Esperanto.
  • Plijunigi nian movadon enlande. Certe ununure per altnivelaj kaj celplenaj agadoj kaj varbado de talentuloj junuaj, nia estonta movado en Irano agados plijune kaj sekve plivigle. Por realigi ĉi tian planon, ni devas satigi junulajn bezonojn, por ke, novaj aktivuloj povu endroniĝi pli celkonscie en la movadon.
  • Agadi laŭcele kaj laŭplane en la sociaj retoj, kiuj estas nuntempe plikurantaj en Irano.
  • Kunlaborado kun najbarlandaj junularaj organizaĵoj, aparte tiuj de perslingvanaj landoj (Taĝikio kaj Afganio) sub la titolo «Koalicio Perslingva Trilanda».

 

Finfine, ni bonvenigus ĉiajn helpadojn de ĉiuj novuloj kaj spertulo; bonvole kontaktu nin pere de tiu ĉi retpoŝto: junulara@yahoo.com. 

 

Por akiri pliajn informojn pri nia organizo, vizitu nian specialan vikipedian paĝon ĉe: eo.wikipedia.org/wiki/Irana_Esperantista_Junulara_Organizo