IREJO

IREJO Kreis Sistemon por Sugestoj kaj Kritikoj

Estimataj iranaj esperantistoj povas sendi siajn sugestojn kaj kritikojn al IREJO tekstmesaĝe al numero de “5000260525”, kaj retmesaĝe al “komitato.de.irejo@gmail.com”. Fakte viaj valoraj sugestoj kaj kritikoj ĉiam helpis nin por progresigo de nia junulara movado! Do ni antaŭĝojas ricevi viajn ideojn, sugestojn, kritikojn, ktp. Sincere via Hamid Babadi Akasheh Prezidanto de IREJO

Oficiala Raporto pri Nova Estraro de IREJO

  Jen raporto pri nova estraro de IREJO: Individuaj membroj de IREJO voĉdonis por elekti kvar komitatanojn por periodo 2020-2021. La elektitaj kandidatoj estas Hamid Babadi Akasheh, Ali Ranjpour, Seyed Mojtaba Jafari kaj Sarah khorshidi. Tiel la nova prezidanto de IREJO estas s-ro Hamid Babadi Akasheh, la nova vicprezidanto estas s-ro Ali Ranjpour; kaj s-ro
Legu pli

2020 Alvokas Vin! IREJO Freŝigas Komitaton.

    Tutkore dankesperimante 2019-an komitatanaron, IREJO varme bonvenigas ĉiujn junajn verdemulojn (malpli-ol-35-jaraĝajn) en Irano, aktivadi kadre de sia komitato. Interesiĝantoj por kunlabori kun IREJO, povas alturniĝi al la peranto de IREJO kaj IREA, Hamed Sufi (telegrame: @HamedSufi, retpoŝte: sufihamed@yahoo.com). Menciinde, la alvoko por sinprezento finiĝos la 29-an de Februaro, 2020.  

IREJO Serĉas Aktivulojn Kadre de Sia Komitato

    Komence de la jaro 2019, jam alvenis tempo por elekti novan komitatanaron de la plej aktiva junurala organizo en Mezoriento. La pasintan periodon (2018) estris Ali Moradi (prezidanto), kunhelpe de Ali Ranjpour (respondeculo pri landa agado), Shler Karimi (kasisto), kaj Nami Arjmandi (Konsilanto pri komputila agado). Interesiĝantoj por kunlabori kun IREJO kadre de
Legu pli

Raporto: Legeblas Nun Citaĵoj de Pliaj Irananoj Ĉe Vikicitaro

  Kiel antaŭe anoncite, La Vikipedia Laborgrupo de IREJO celante al la diskonigado de elstraraj irananoj tra-esperantuje, komencis specialan aktivadon en Vikicitaro, kaj jam estigis pliajn novajn paĝojn tiucele. Interesiĝantoj pri iranaj pensemuloj kaj iliaj pensmanieroj kaj citaĵoj povas nun legi artikoletojn de Ahmad Shamlou, Nima Youshij, Forough Farrokhzad, kaj Manouchehr Atashi. Se vi volas
Legu pli

IREJO Proponis: Starigi la Premion “Junulara Organzio de la Jaro”

    La propono de IREJO ĉe la retlisto de TEJOa komitato pri okazigi specialan premion por pli-kuraĝigi kaj pli-aktivigi TEJOajn landajn sekciojn, ek-estigis ardan diskutadon ĉirkaŭ la temo. La ideon anoncis la prezidanto de IREJO, Hamed Sufi, ĉi tiele: Multaj konkursoj tra-esperantuje okaziĝas kelkkiale kaj kelkcele; kial la junulara branĉo de UEA ne regule
Legu pli

Senvualiĝis la Rezultoj de la Unua Irana Literatura Esperanta Konkurso (ILEK-1)

Kongresanoj, aplaŭdante la gajnintojn de ILEK-1 Transpasante kelkajn obstaklojn, IREJO kunhelpe de IREA jam povis realigi la okazigon de la unua belarta konkurso en Irano. Ni denove esprimas niajn tutkorajn dankojn al D-ro Keyhan Sayyadpour kaj S-ro Ahmad Reza Mamduhi pro ilia senavara kunlaboro kadre de la juĝkomisiono de ILEK-1. Prezidanto de IREJO deklaras la
Legu pli

IREJO Aktive Partoprenis la Kvaran Iranan Esperanto-Kongreson

Kvara Irana Esperanto-Kongreso (IREK-4) sukcese okaziĝis 5an de Majo, 2017. La kongreso ĉi-foje distingiĝis per aktiva kunlaboro kaj partopreno de la junulara branĉo de Irana Esperanto-Asocio (IREA). Kelkaj el la kongresanoj jam partoprenis la kongreson unuafoje, kaj plimulto el ili estis junuloj pozitivaj kaj interesiĝaj pri la kunlaboro kun la venontaj programoj de IREJO (kaj
Legu pli