Klarigoj pri la Lastatempaj Diskutoj Ĉirkaŭ TEJO-a Komitatano A de Irano

Teknikaj problemoj (ne funkciinte uzant-nomo kaj pasvorto de Irana Komitatano A en TEJO) lastatempe kaŭzis diskutojn kaj dubojn pri la aktivado kaj agado de la reprezentanto de Irano en TEJO.

La problemo kaj pridiskutoj estis tiom arda, ke ankaŭ la novaĵserviloj kiel Libera Folio sciigis onin publike ĉi-rilate. Krome, la tuja eksigo de komitatanoj pro la portempaj neaktivadoj aspektas kiel baroj, kiuj povus kaŭzi sendubajn problemojn longtempe. Jen la sindefendo de Komitatano A de Irano (Hamed Sufi), kiu estis publikigita en Libera Folio:

Laŭ mi tia regulo aspektas tute terure kaj malprogresigante. Landaj reprezentantoj devus funkcii daŭre kiel komitatanoj A. Mi proponas ĉi tiele, ne laŭplaĉe de mi mem (ĉar mi vole-ne-vole baldaŭe rezignos mian landan organizon), sed emfazindas, ke la striktaj reguloj ĉiam malantaŭenigas la movadon.

Mi multfoje havis problemojn pri mia uzant-nomo kaj pasvorto, sed mi ne ricevis ĝustajn kontentigajn respondojn.

Jen liaj pluaj sindefendoj, kiuj estis deklarite en la komitata grupo de TEJO tiucele:

Landaj reprezentantoj (kiuj ĉefe estas la prezidantoj de la TEJO-aj sekcioj) ludas la plej ŝlosilajn rolojn celante al la progresigo de la tutmondeca organizo kiel TEJO; tia tuja eksigo kaŭzus malprofiton unuapaŝe al TEJO mem.

Estus pli bone se la regularo enmetis en si anstataŭajn provizorajn punajn reagojn pro la malaktiveco (certe se la malaktiveco ne estus kaŭzita de la sistemaj eraroj), ne tujan malhonorigan eksigon!

denove mi emfazas, ke mia surprizeco ne estas pro la eksigo de mi mem (kiel antaŭe deklarite, mi baldaŭege transdonas la estrarecon al la nova IREJO-aj estraranoj); temante pri IREJO, mi post multaj obstaklegoj povis revigligi la organizon (post dudekjara silentado); la situacio ankoraŭ restas konflikta (ĉar mankas al irana movado vera unueco inter la plej aktivaj geesperantistoj); kaj certe pro tia malhonoriga eksigo ankaŭ kelkaj el miaj amikoj jam estis malesperegitaj.

 

Bonŝance, kaj elkordanke al TEJO-aj komprenemaj aktivuloj, la problemo tuj solviĝis, kaj nun IREJO senprobleme pluaktivas kaj enlande kaj eksterlande.

 

 

 

 

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *