Interesa Telegrama Kanalo Diskonigas Esperantajn Muzikojn

Kunhelpe de IREJO, primuzika telegrama kanalo por perslingvanoj fojfoje plifamigas esperantan kulturon pere de esperantaj muzikaĵoj.

La kanalo, alirebla telegrame ĉe @melal_moosighi, dediĉita al la eldonado de divers-naciaj muzikoj, nun ĝujas pli ol sepmil membroj, kaj eĉ kelke da ĝiaj pri-esperantaj afiŝoj jam estas vizititaj pli ol dekmil fojoj.

IREJO kunplezure helpas la kanalon, por ke la internaciaj muzikaĵoj estu pli-sciigitaj inter perslingvanoj.

Notindas ĉi-rilate, ke la aplikaĵo Telegram estas la plej ŝatata plursistema tujmesaĝilo en Irano, kaj plejparto de ĝia uzantaro estas ĉefe el Irano.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *