2017

Oficiale Anonciĝas Nova Estraro de IREJO

  Jam alvenis nova epoko por la plej aktiva junulara organizo de Mezoriento. Post donkiĥotaj agadoj de la unua estraro de IREJO, nun la organizo celplene kuraĝas starigi sin antaŭ la posteuloj, kiuj sindediĉe kaj malavare trapaŝis la saman vojon. Finiĝon de la unua periodo de IREJO-a aktivado (post la revigliĝo) deklaris la eks-prezidanto de
Legu pli

Raporto: Legeblas Nun Citaĵoj de Pliaj Irananoj Ĉe Vikicitaro

  Kiel antaŭe anoncite, La Vikipedia Laborgrupo de IREJO celante al la diskonigado de elstraraj irananoj tra-esperantuje, komencis specialan aktivadon en Vikicitaro, kaj jam estigis pliajn novajn paĝojn tiucele. Interesiĝantoj pri iranaj pensemuloj kaj iliaj pensmanieroj kaj citaĵoj povas nun legi artikoletojn de Ahmad Shamlou, Nima Youshij, Forough Farrokhzad, kaj Manouchehr Atashi. Se vi volas
Legu pli

IREJO Proponis: Starigi la Premion “Junulara Organzio de la Jaro”

    La propono de IREJO ĉe la retlisto de TEJOa komitato pri okazigi specialan premion por pli-kuraĝigi kaj pli-aktivigi TEJOajn landajn sekciojn, ek-estigis ardan diskutadon ĉirkaŭ la temo. La ideon anoncis la prezidanto de IREJO, Hamed Sufi, ĉi tiele: Multaj konkursoj tra-esperantuje okaziĝas kelkkiale kaj kelkcele; kial la junulara branĉo de UEA ne regule
Legu pli

Senvualiĝis la Rezultoj de la Unua Irana Literatura Esperanta Konkurso (ILEK-1)

Kongresanoj, aplaŭdante la gajnintojn de ILEK-1 Transpasante kelkajn obstaklojn, IREJO kunhelpe de IREA jam povis realigi la okazigon de la unua belarta konkurso en Irano. Ni denove esprimas niajn tutkorajn dankojn al D-ro Keyhan Sayyadpour kaj S-ro Ahmad Reza Mamduhi pro ilia senavara kunlaboro kadre de la juĝkomisiono de ILEK-1. Prezidanto de IREJO deklaras la
Legu pli

IREJO Aktive Partoprenis la Kvaran Iranan Esperanto-Kongreson

Kvara Irana Esperanto-Kongreso (IREK-4) sukcese okaziĝis 5an de Majo, 2017. La kongreso ĉi-foje distingiĝis per aktiva kunlaboro kaj partopreno de la junulara branĉo de Irana Esperanto-Asocio (IREA). Kelkaj el la kongresanoj jam partoprenis la kongreson unuafoje, kaj plimulto el ili estis junuloj pozitivaj kaj interesiĝaj pri la kunlaboro kun la venontaj programoj de IREJO (kaj
Legu pli

Nomumita Anstataŭanto de IREJO Ĉe IJF: S-ro Joop Kiefte

Dankesperimante al nia samiedanoplena nederlanda amiko, S-ro Joop Kiefte, IREJO oficiale nomumas lin kiel reprezentanto de Irano ĉe Internacia Junulara Festivalo (16-an de aprilo 2017), dum kiu okaziĝos la kunveno de TEJO-Komitato. Irano rajtis nomumi anstataŭanton (kondiĉe ke li/ŝi jam estu Komitatano de TEJO) ĉe la kunveno, kaj pro la portempa neebleco de IREJO-anoj ĉeeste
Legu pli

Antologio de Folklora Irana Literaturo (Gilaka Poemo)

Alia celo de IREJO jam estas realigita kunhelpe de nia gilak-lingva samideano, S-ro Akbar Sedaghat. Antologio de Folklora Irana Literaturo (mallongigite kiel “AFIL“) estis unu el niaj delonge dezirataj projektoj, kiuj ja bezonis kunagadon de niaj ekster-ĉefurbaj gesamideanoj. La unua produktaĵo de tiu ĉi projekto jam estas dediĉita al unu el la plej konataj nordiranaj kantoj
Legu pli

Interesa Telegrama Kanalo Diskonigas Esperantajn Muzikojn

Kunhelpe de IREJO, primuzika telegrama kanalo por perslingvanoj fojfoje plifamigas esperantan kulturon pere de esperantaj muzikaĵoj. La kanalo, alirebla telegrame ĉe @melal_moosighi, dediĉita al la eldonado de divers-naciaj muzikoj, nun ĝujas pli ol sepmil membroj, kaj eĉ kelke da ĝiaj pri-esperantaj afiŝoj jam estas vizititaj pli ol dekmil fojoj. IREJO kunplezure helpas la kanalon, por ke
Legu pli

Nova Fenestro el Irano al Esperantujo: Pliaj Irananoj Estos Diskonigitaj en Vikicitaro

Nia Vikipedia Laborgrupo jam ekigis siajn vikicitarajn klopodojn celante al la diskongiado de legindaj citaĵoj de elstaraj kaj famaj irananoj. Kvankam tiamaniere IREJO volas plifamigi iranajn verdulojn tra-esperantuje, tamen la citaĵoj ne estos nur limigitaj je pri-esperantaj legindaĵoj. Unuapaŝe, ni tradukis kelkajn citaĵojn de Sadegh Hedayat, la plej fama novstila kaj moderna novelisto en Irano. Agrablan legadon ĉe:
Legu pli