IREJO-aj Atingaĵoj

IREJO Kreis Sistemon por Sugestoj kaj Kritikoj

Estimataj iranaj esperantistoj povas sendi siajn sugestojn kaj kritikojn al IREJO tekstmesaĝe al numero de “5000260525”, kaj retmesaĝe al “komitato.de.irejo@gmail.com”. Fakte viaj valoraj sugestoj kaj kritikoj ĉiam helpis nin por progresigo de nia junulara movado! Do ni antaŭĝojas ricevi viajn ideojn, sugestojn, kritikojn, ktp. Sincere via Hamid Babadi Akasheh Prezidanto de IREJO

Raporto: Legeblas Nun Citaĵoj de Pliaj Irananoj Ĉe Vikicitaro

  Kiel antaŭe anoncite, La Vikipedia Laborgrupo de IREJO celante al la diskonigado de elstraraj irananoj tra-esperantuje, komencis specialan aktivadon en Vikicitaro, kaj jam estigis pliajn novajn paĝojn tiucele. Interesiĝantoj pri iranaj pensemuloj kaj iliaj pensmanieroj kaj citaĵoj povas nun legi artikoletojn de Ahmad Shamlou, Nima Youshij, Forough Farrokhzad, kaj Manouchehr Atashi. Se vi volas
Legu pli

Senvualiĝis la Rezultoj de la Unua Irana Literatura Esperanta Konkurso (ILEK-1)

Kongresanoj, aplaŭdante la gajnintojn de ILEK-1 Transpasante kelkajn obstaklojn, IREJO kunhelpe de IREA jam povis realigi la okazigon de la unua belarta konkurso en Irano. Ni denove esprimas niajn tutkorajn dankojn al D-ro Keyhan Sayyadpour kaj S-ro Ahmad Reza Mamduhi pro ilia senavara kunlaboro kadre de la juĝkomisiono de ILEK-1. Prezidanto de IREJO deklaras la
Legu pli

Antologio de Folklora Irana Literaturo (Gilaka Poemo)

Alia celo de IREJO jam estas realigita kunhelpe de nia gilak-lingva samideano, S-ro Akbar Sedaghat. Antologio de Folklora Irana Literaturo (mallongigite kiel “AFIL“) estis unu el niaj delonge dezirataj projektoj, kiuj ja bezonis kunagadon de niaj ekster-ĉefurbaj gesamideanoj. La unua produktaĵo de tiu ĉi projekto jam estas dediĉita al unu el la plej konataj nordiranaj kantoj
Legu pli

IREJO Produktos la Unuan Iranan Podkaston Esperantlingve.

Bona novaĵo por la ŝatantoj de esperantlingvaj podkastoj; IREJO subtenite de iranaj samideanoj unuafoje emas produkti sian propran podkaston; tiu ĉi podkasto titolita “Radio Deklamaro” estos pretigita surbaze de deklamoj, kiujn ĉiu povas sendi al la produktantoj de la podkasto (ekz. pere de la publika grupo de IREJO en Telegramo); notindas ĉi-rilate, ke la poemaro,
Legu pli

IREJO Tradukis Libron de Spomenka Štimec Unuafoje Perslingven.

  Unuafoje iu libro de Spomenka Štimec estas tradukita perslingven; tiu ĉi libro, kies titolo estas “Esperanto ne estas nur lingvo“, estas la unua verko de La Traduka Laborgrupo de IREJO; ni esperas, ke la libro estu pretigita libroforme ĝis la kvara Irana Esperanto-Kongreso. Pliajn novaĵojn pri la libro estos anoncitaj pere de la oficialaj kanaloj de
Legu pli