IREJO-aj Laborgrupoj

IREJO Kreis Sistemon por Sugestoj kaj Kritikoj

Estimataj iranaj esperantistoj povas sendi siajn sugestojn kaj kritikojn al IREJO tekstmesaĝe al numero de “5000260525”, kaj retmesaĝe al “komitato.de.irejo@gmail.com”. Fakte viaj valoraj sugestoj kaj kritikoj ĉiam helpis nin por progresigo de nia junulara movado! Do ni antaŭĝojas ricevi viajn ideojn, sugestojn, kritikojn, ktp. Sincere via Hamid Babadi Akasheh Prezidanto de IREJO

Aperis Tradukita Artikolo de la Scienca Deputito de IREJO en Unesko Kuriero Revuo

En la laste-aperita Unesko Kuriero (la esperantlingva versio de “Le Courrier” la fama Franca ĵurnalo) de januaro-marto 2019 (1-a eldono de 2019) legeblas artikolo nome “Radio: Vivsavilo por indiĝenaj popoloj” elangligita de Ali Moradi (vic-prezidanto, kaj scienca deputito de IREJO) el Irano. La artikolo temas pri ĉiutagaj vivmanieroj de indiĝenaj popoloj de Gvatemalo, kiuj luktas
Legu pli

Aperis artikolo de prezidanto de IREJO en Unesko Kuriero revuo

Unesko Kuriero estas la Esperanta versio de “Le Courrier” la fama Franca ĵurnalo kiu daŭre aperas ekde antaŭ 150 jaroj. Ankaŭ ĵus aperis la oficiala Esperanta ret-paĝo de la revuo, kiun oni povas viziti kaj tie elŝuti la eldonojn: http://kuriero.esperas.info En la plej aktuala numero de la revuo (4-a eldono de 2018) legeblas artikolo nome “Mosul,
Legu pli

Raporto: Legeblas Nun Citaĵoj de Pliaj Irananoj Ĉe Vikicitaro

  Kiel antaŭe anoncite, La Vikipedia Laborgrupo de IREJO celante al la diskonigado de elstraraj irananoj tra-esperantuje, komencis specialan aktivadon en Vikicitaro, kaj jam estigis pliajn novajn paĝojn tiucele. Interesiĝantoj pri iranaj pensemuloj kaj iliaj pensmanieroj kaj citaĵoj povas nun legi artikoletojn de Ahmad Shamlou, Nima Youshij, Forough Farrokhzad, kaj Manouchehr Atashi. Se vi volas
Legu pli

IREJO Proponis: Starigi la Premion “Junulara Organzio de la Jaro”

    La propono de IREJO ĉe la retlisto de TEJOa komitato pri okazigi specialan premion por pli-kuraĝigi kaj pli-aktivigi TEJOajn landajn sekciojn, ek-estigis ardan diskutadon ĉirkaŭ la temo. La ideon anoncis la prezidanto de IREJO, Hamed Sufi, ĉi tiele: Multaj konkursoj tra-esperantuje okaziĝas kelkkiale kaj kelkcele; kial la junulara branĉo de UEA ne regule
Legu pli

Senvualiĝis la Rezultoj de la Unua Irana Literatura Esperanta Konkurso (ILEK-1)

Kongresanoj, aplaŭdante la gajnintojn de ILEK-1 Transpasante kelkajn obstaklojn, IREJO kunhelpe de IREA jam povis realigi la okazigon de la unua belarta konkurso en Irano. Ni denove esprimas niajn tutkorajn dankojn al D-ro Keyhan Sayyadpour kaj S-ro Ahmad Reza Mamduhi pro ilia senavara kunlaboro kadre de la juĝkomisiono de ILEK-1. Prezidanto de IREJO deklaras la
Legu pli

IREJO Aktive Partoprenis la Kvaran Iranan Esperanto-Kongreson

Kvara Irana Esperanto-Kongreso (IREK-4) sukcese okaziĝis 5an de Majo, 2017. La kongreso ĉi-foje distingiĝis per aktiva kunlaboro kaj partopreno de la junulara branĉo de Irana Esperanto-Asocio (IREA). Kelkaj el la kongresanoj jam partoprenis la kongreson unuafoje, kaj plimulto el ili estis junuloj pozitivaj kaj interesiĝaj pri la kunlaboro kun la venontaj programoj de IREJO (kaj
Legu pli

Antologio de Folklora Irana Literaturo (Gilaka Poemo)

Alia celo de IREJO jam estas realigita kunhelpe de nia gilak-lingva samideano, S-ro Akbar Sedaghat. Antologio de Folklora Irana Literaturo (mallongigite kiel “AFIL“) estis unu el niaj delonge dezirataj projektoj, kiuj ja bezonis kunagadon de niaj ekster-ĉefurbaj gesamideanoj. La unua produktaĵo de tiu ĉi projekto jam estas dediĉita al unu el la plej konataj nordiranaj kantoj
Legu pli

Interesa Telegrama Kanalo Diskonigas Esperantajn Muzikojn

Kunhelpe de IREJO, primuzika telegrama kanalo por perslingvanoj fojfoje plifamigas esperantan kulturon pere de esperantaj muzikaĵoj. La kanalo, alirebla telegrame ĉe @melal_moosighi, dediĉita al la eldonado de divers-naciaj muzikoj, nun ĝujas pli ol sepmil membroj, kaj eĉ kelke da ĝiaj pri-esperantaj afiŝoj jam estas vizititaj pli ol dekmil fojoj. IREJO kunplezure helpas la kanalon, por ke
Legu pli