IREJO Proponis: Starigi la Premion “Junulara Organzio de la Jaro”

 

 

La propono de IREJO ĉe la retlisto de TEJOa komitato pri okazigi specialan premion por pli-kuraĝigi kaj pli-aktivigi TEJOajn landajn sekciojn, ek-estigis ardan diskutadon ĉirkaŭ la temo. La ideon anoncis la prezidanto de IREJO, Hamed Sufi, ĉi tiele:

Multaj konkursoj tra-esperantuje okaziĝas kelkkiale kaj kelkcele; kial la junulara branĉo de UEA ne regule starigas ĉi tiajn konkursojn por estigi motivojn, kaj kuraĝigi siajn landajn sekciojn por pliprogresigi la movadon?

La premio eĉ povus esti senmona; sed la motivo fariĝos nekalkulebla!

 

Jen kelkaj komentoj kaj pridiskutoj de la estraranoj kaj komitatanoj de TEJO, responde al la propono:

 

Enric Baltasar:

Mi pensas ke estas tre bona ideo krei la premion “junulara organizo de la jaro” Kaj invitas la komitatanojn pripensi pri tri flankoj de la ideo:

  1. Sekcieco: ĉu nur rajtus ricevi la premion LS-oj de TEJO aŭ ajna junulara organizo? Ĉu ankaŭ fakaj sekcioj?

  2. Kriterioj: kiuj estus la kialoj por poentigi asociojn?

  3. Juĝado: ĉu estus pluraj homoj aŭ unu? Kiu(j)?

 

Querino Neto:

Laŭ mi, tio estas ege bona ideo.

Sed por respondi viajn demandojn, Enric, mi opinias ke:

  1. Ĉiuj junularaj organizoj kiuj iel rilatiĝas kun TEJO povus partopreni.
  2. Unu el la kriterioj estus la kvanto kaj graveco de la membrara partopreno en internaciaj diskutoj/eventoj/organizoj.
  3. La juĝistoj povas esti homoj kiuj agadas ekstere de TEJO. Eble UEA?

Sed mi havas alian dubon: kion ricevus la Junulara Organizo kiel premio?

 

Michael Boris Mandirola:

Certe estas bona ideo instigi kaj premii la plej aktivajn LSjn.

Fakte la Estraro ellaboris aktivecpritaksilon jam antaŭ kelkaj jaroj kaj tio troveblas en la retpaĝo pri la Landaj Sekcioj.

Kiam ĝi estis aplikita la unuan fojon, ni tamen decidis ne publikigi la ĝeneralajn rezultojn vidinte ilin, konsiderante tion iom malkuraĝiga. Tamen se ni koncentriĝas je la pozitivo kaj je la plej aktivaj LSj por motivigi ilin kaj doni ekzemplon por montri, tiam mi tre ŝatas la ideon.

 

Lucas Teyssier:

Mi ne volas ke LS laboru unu “kontraŭ” la aliajn.

Konkursaj premioj ne bonus ĉar laŭ mi oni ne aktivas por gajni premion, kaj se kelkaj faros tion eble ili seniluziiĝos.

Se la “konkurso” enhavas monon (ekz. vi gajnas senpagan vojaĝon al renkontiĝo), ĝi iĝos tro politika ĉar kelkaj LS pli bezonos monon ol aliaj.

Mi tamen estas por iel danki asociojn kiuj bone laboris, sed :

– ne per mono ;

– sen poenta sistemo ;

– sen unua, dua, tria premioj sed kun diversaj premioj kiuj ŝanĝas ĉiujare.

 

Hamed Sufi:

Vere pozitiva diskutado ĉirkaŭ la propono;

Ŝajnas, ke plimulto de diskutantoj samopinias min pri la okazigo de konkurso;

mi pluproponas, ke juĝkomisiono (kiu povus esti la estraro de TEJO mem) konsideru multajn detalojn: kie pasinte estis la juĝita LS, kie nun staras ĝi; kiom da progresaĵoj ĝi atingis; kion pri ĝi opinias la lnada sekcio de UEA en tiu lando; ktp…

 

Carlos Pesquera Alonso:

Laŭ mi tio estas malŝparo de tempo. Mi multe dubas ke iu LS faros pli por gajni tiun premion kaj oni devas labori por organizi tiun konkurson.

 

Hamed Sufi:

Por certiĝi pri la efikeco de la konkurso, oni simple povas retrorigardi la historion de ĉiuj konkursoj tra-esperantuje; sendube plejmulto da la konkursaro (se ne diri tuto de ili) helpis pli-progresigi la celaron de konkursoj.

 

Costanza Schönfeld:

Dankon al Hamed Sufi por ekhavo de la ideo kaj ekigo de la fadeno.

Al ĝi mi ankaŭ ŝatus partopreni! Fakte, ekde la unua retpoŝto mi multe cerbumis, kvankam mi jam vidas, ke estis vigla diskutado ekde la komenco kaj kelkaj aliaj komitatanoj jam klarigis miajn samajn pensojn.

Konkursoj kaj premioj plaĉas al multaj, sed mi tute konsentas kun Luka, ke ne estus ĉarme batali.

Ankaŭ li pravas laŭ mi dirante, ke ne estus profiteble aktiviĝi nur celante rekonon aŭ premion. Pro tio mi ne kredas, ke aktiveco aŭ pritasko de aktiveco povus esti bona kriterio. Kelkaj LSoj estas pli povaj, riĉaj kaj grandaj ol aliaj. Plie, certe kvanto ne ĉiam reprezentas kvaliton.

Miaopinie ne havas multe da senco premii por (voĉa aŭ fizika) ĉeesto, kaj ankaŭ ne per poentoj, eĉ se oni povus ĝin interpreti, kiel Boris klarigis, laŭ ĝia pozitiva eco. Kvankam aktiveco en diskutoj multe helpas la organizon, estas nur numero laŭ iu pritaksilo, ĉu ne? Ne vere alportas ion ajn novan al la movado, kaj restas inter ni en komitato kaj ne povas esti uzita alimaniere. Krome, ĉu vi vere ŝatus venki premion por numero de komentoj, homoj en renkontiĝoj, aŭ por numeroj ĝenerale?

Anstataŭe, laŭ mi oni devus danki aŭ premii organizon (aŭ esperantan grupon) por pli konkreta kontribuo, precipe por konkreta agado. Pro tio mi tre interesiĝis pri la lasta punkto de Luka // Mi absolute ne scius kiel kompari LS kiu okazigis mojosan IJK kun LS kiu kreis belajn kantojn kun aliaj kiuj propagandis multe surloke ktp. // ĉar ĝi reprezentas ekzakte tion, pri kio mi cerbumis dumtage. Eble simila konkurso jam ekzistas, sed mi tamen klopodas klarigi mian ideon ĉi sube.

Do, respondante al la demandoj de Enric:

1. Sekcieco: ĉu nur rajtus ricevi la premion LS-oj de TEJO aŭ ajna junulara organizo? Ĉu ankaŭ fakaj sekcioj?

Mi kredas ke ĉiuj LSoj, lokaj kluboj kaj fakaj sekcioj rajtus partopreni, junaj aŭ maljunaj.

2. Kriterioj: kiuj estus la kialoj por poentigi asociojn?

Asocioj, kiuj ŝatus partopreni, povus sendi ene de iu limdato artikoleton kun fotoj, kiu priskribas interesan aŭ elstaran agadon, kiun ili sukcesis organizi dum la pasinta jaro. Povus temi pri ĉio (mojosa IJK, nova kurso, volontulado, socia projekto, akirado de multe da membroj…), kaj kompreneble ne nepre organizita por la konkurso. La artikoleto devus esti disvastigebla, taŭga por sociaj retejoj kaj funkcius ankaŭ kiel diskonigilo por pli malgrandaj aŭ nekonataj sekcioj. Tiel oni produktos sufiĉan kvanton da (varba aŭ skribita) materialo, kiun oni povas uzi rete, kiu povus resti por la estonteco, inspiri aliajn sekciojn ktp.

3. Juĝado: ĉu estus pluraj homoj aŭ unu? Kiu(j)?

Oni povus starigi publikan voĉdonadsistemon, kaj disvastigi ĉiujn agadojn al granda publiko, juna kaj maljuna. Tiel homoj aŭtomate informiĝus kaj ekscius multege pri la esperanta junulara agado okazita dum la jaro. Mi konscias, ke tiel la voĉdonado estus iom hazarda, sed se la premio ne estos tre granda aŭ estos pluraj por ĉiuj, ankaŭ ne nepros ege justa disdonado.

Ĉiukaze, pri premioj mi tute ne havas ideojn. Sed tiu parto pli facilas ol la ideumado kaj starigo de la konkurso.

 

Emanuele Regano:

Laŭ mi estas ege bona la Ideo starigi konkurson por stimuli kaj premii la LS-jn; kaj mi kredas ke tute ne estas risko ke kelkaj asocioj aktiviĝus nur por la premio, aŭ ekos intersekcia batalo! Plie ĉu vere estas problemo aŭ risko se estos iom da kompeticio, kaj el tio naskiĝos bonaj projektoj?!

Fine pri la juĝado, mi tre ŝatas la ideon de Konstanze fari interretan publikan vocxdonadon, ĉi tiu laŭ mi estas la plej efika kaj ekvilibra maniero por voti pri malsamaj projektoj!

Pri la premio oni donacu ion kio estu utila al la LS! (Kio povas esti mi ne scias…!)

 

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *