Antologio de Folklora Irana Literaturo (Gilaka Poemo)

Alia celo de IREJO jam estas realigita kunhelpe de nia gilak-lingva samideano, S-ro Akbar Sedaghat.

Antologio de Folklora Irana Literaturo (mallongigite kiel “AFIL“) estis unu el niaj delonge dezirataj projektoj, kiuj ja bezonis kunagadon de niaj ekster-ĉefurbaj gesamideanoj. La unua produktaĵo de tiu ĉi projekto jam estas dediĉita al unu el la plej konataj nordiranaj kantoj (titolita kiel “Aha Bogu (Denove Diru)”; feliĉe ni kaptis la ŝancon konsuliĝi kun unu el la plej aktivaj nordiranaj esperantistoj, S-ro Akbar Sedaght.

Poste de pretigo de esperantlingva traduko de supre-menciita kanto (el la Gilaka lingvo), li, kiel denaska gilaklingvulo helpis nin ĝustigi la eraretojn.

Ni denove petas ĉiujn iranajn gesamideanojn (ĉu kurdaj, ĉu baluĉaj, ĉu turkaj, ktp.) kunagadi kun ni celante al la pli disvastigado de irana kulturo tra-esperantuje.

La esperantlingve subtekstigita lirik-filmeto nun estas videbla ĉe IREJO-a oficiala JuTuba kanalo (klaku tien ĉi).

Agrablan aŭskultadon gustumante iranajn folkloraĵojn!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *