IREJO-aj prjektoj

IREJO Kreis Sistemon por Sugestoj kaj Kritikoj

Estimataj iranaj esperantistoj povas sendi siajn sugestojn kaj kritikojn al IREJO tekstmesaĝe al numero de “5000260525”, kaj retmesaĝe al “komitato.de.irejo@gmail.com”. Fakte viaj valoraj sugestoj kaj kritikoj ĉiam helpis nin por progresigo de nia junulara movado! Do ni antaŭĝojas ricevi viajn ideojn, sugestojn, kritikojn, ktp. Sincere via Hamid Babadi Akasheh Prezidanto de IREJO

Antologio de Folklora Irana Literaturo (Gilaka Poemo)

Alia celo de IREJO jam estas realigita kunhelpe de nia gilak-lingva samideano, S-ro Akbar Sedaghat. Antologio de Folklora Irana Literaturo (mallongigite kiel “AFIL“) estis unu el niaj delonge dezirataj projektoj, kiuj ja bezonis kunagadon de niaj ekster-ĉefurbaj gesamideanoj. La unua produktaĵo de tiu ĉi projekto jam estas dediĉita al unu el la plej konataj nordiranaj kantoj
Legu pli