IREJO Aktive Partoprenis la Kvaran Iranan Esperanto-Kongreson

De maldekstre dekstren: Z. Sadeghi, H. Sufi, A. Ranjpour, kaj M. Moradi.

Kvara Irana Esperanto-Kongreso (IREK-4) sukcese okaziĝis 5an de Majo, 2017. La kongreso ĉi-foje distingiĝis per aktiva kunlaboro kaj partopreno de la junulara branĉo de Irana Esperanto-Asocio (IREA). Kelkaj el la kongresanoj jam partoprenis la kongreson unuafoje, kaj plimulto el ili estis junuloj pozitivaj kaj interesiĝaj pri la kunlaboro kun la venontaj programoj de IREJO (kaj eĉ IREA).
IREJO volus esprimi sian elkoran dankon al ĉiuj geamikoj, kiuj helpis nin denove aktivigi junularan movadon en Irano, kaj ankoraŭ petadas kunhelpojn de ĉiuj gejunuloj por pliprogresigi nian movadon, kaj enlande kaj eksterlande.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *