IREA

2020 Alvokas Vin! IREJO Freŝigas Komitaton.

    Tutkore dankesperimante 2019-an komitatanaron, IREJO varme bonvenigas ĉiujn junajn verdemulojn (malpli-ol-35-jaraĝajn) en Irano, aktivadi kadre de sia komitato. Interesiĝantoj por kunlabori kun IREJO, povas alturniĝi al la peranto de IREJO kaj IREA, Hamed Sufi (telegrame: @HamedSufi, retpoŝte: sufihamed@yahoo.com). Menciinde, la alvoko por sinprezento finiĝos la 29-an de Februaro, 2020.  

IREJO Aktive Partoprenis la Kvaran Iranan Esperanto-Kongreson

Kvara Irana Esperanto-Kongreso (IREK-4) sukcese okaziĝis 5an de Majo, 2017. La kongreso ĉi-foje distingiĝis per aktiva kunlaboro kaj partopreno de la junulara branĉo de Irana Esperanto-Asocio (IREA). Kelkaj el la kongresanoj jam partoprenis la kongreson unuafoje, kaj plimulto el ili estis junuloj pozitivaj kaj interesiĝaj pri la kunlaboro kun la venontaj programoj de IREJO (kaj
Legu pli

Gratulmesaĝo de la Fondinto kaj Eks-prezidanto de IREJO kaj IREA

IREJO ekde ĝiaj unuaj tagoj post la reviviĝo, grandplezure profitis de malavaraj kaj brilaj gvidadoj kaj konsultadoj de S-ro Reza Torabi (plikonate en Esperantujo kiel ReTo), nia karega iniciatanto de IREJO kaj IREA. Vidpunkte de organizecaj agadoj, li ja estas la plej elstara esperantisto en la tuta historio de irana Esperanto-movado. Ni IREJO-anoj, la heredantoj
Legu pli

Gratulmesaĝo de la Prezidantino de IREA, Okaze de la Starigo de IREJO-a Retejo

Ni honore ĵus ricevis samideanoplenan mesaĝon de S-ino Nazi Solat (nia karega prezidantino de Irana Esperanto-Asocio) okaze de la oficiala senvualiĝo de la retpaĝaro de IREJO; Ni IREJO-anoj volus ĉi-maniere dankesprimi ŝin pro ŝia daŭra kaj valorega kuraĝigado kaj subtenado de la junulara movado en Irano; jen la gratulmesaĝo:   “Grandplezure mi informiĝis pri reaktiviĝo
Legu pli