Gratulmesaĝo de la Fondinto kaj Eks-prezidanto de IREJO kaj IREA

IREJO ekde ĝiaj unuaj tagoj post la reviviĝo, grandplezure profitis de malavaraj kaj brilaj gvidadoj kaj konsultadoj de S-ro Reza Torabi (plikonate en Esperantujo kiel ReTo), nia karega iniciatanto de IREJO kaj IREA. Vidpunkte de organizecaj agadoj, li ja estas la plej elstara esperantisto en la tuta historio de irana Esperanto-movado. Ni IREJO-anoj, la heredantoj de lia valorega heredaĵo, ĵus plenhonore ricevis lian protektan kuraĝigan gratulmesaĝon
okaze de la denova aktiviĝo de IREJO. Jen lia leginda mesaĝo:

 

IREJO al mi sonas io tute alia kion oni povas kompreni …
IREJO estas fenomeno de la movado en irana teritorio kiu influis ĉiujn angulojn de la movado en nia lando kaj lanĉis demokration en ĝi, kiu estis perdita afero. Laŭ mi la movado multon ŝuldas al IREJO kaj kiom bone ke la afero ne estas finita.
Kia ĝojo vidi novan generacion de gejunuloj kiuj emociplene, kreeme, entuziasme kaj konscie daŭrigas la movadon kiun antaŭ 23 jaroj ni komencis.
Ni estis idoj de nia epoko kaj jen nova generacio kiu estas ido de sia epoko.
Mi ne povas kaŝi mian elkoran ĝojon pro la lanĉado de la propra ttt-ejo de IREJO kaj mi subtenas ĉiujn karajn gejunulojn organizitajn en IREJO.
Antaŭen kaj sukceson, vi estas estonteco de nia afero!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *