IREJO Invitas Ĉiujn Verkemulojn al la Unua Irana Literatura Konkurso

Belartaj konkursoj ne jam estas tiom multe kaj regule organizitaj en Azio. IREJO, plenhonore celas unuafoje organizi la unuan belartan konkurson en Irano. La konkurso, titolita kiel “Irana Literatura Esperanta Konkurso (mallongigite: ILEK)”, unuapaŝe organziĝos ununure en la originala branĉo, tiel ke ĉiuj originalaj poemoj, ne limigitaj je specialaj ĝenroj (ĉu proze, ĉu poezie) estos akceptitaj por partopreni en la konkurso.
Notindas, ke en estontaj jaroj, la konkurso estos organizita en pliaj branĉoj (ekz-e en la kampoj de tradukado, muzikaĵoj, filmetoj, ktp.). La bonkvalitaj poemoj, eĉ tiuj, kiuj ne estos aljuĝitaj, indas esti publikigitaj en oficialaj revuoj kaj retejoj (aŭ estonte librofrome).
ILEK-1 estas malfermita al ĉiuj esperantistoj; tio singnifas, ke konkursantoj el ajna lando kaj je ajna aĝo estos varme bonvenigitaj por partopreni en la konkurso. Tiel, ni emas kuraĝigi ĉiujn verkemulojn por pli aktivaj agadoj surkampe de kulturaj aktivadoj en Esperantujo.

Jen la regularo de ILEK-1:

La juĝkomisiono profitas de du elstaraj iranaj esperantistoj (D-ro Keyhan Sayyadpour kaj S-ro Ahmad Reza Mamduhi).
• Ĉiu konkursanto rajtas sendi maksimume 5 da siaj originalaj poemoj. La verkaĵoj endas esti tajpitaj.
• Nur poemoj, kiuj neniam antaŭe estas publikigitaj (ĉu surrete, ĉu libroforme) povas esti akceptitaj (ĉar la konkursaĵoj endas sennome esti senditaj al la juĝkomisiono, por ke gajnontoj elektiĝu sen ajna antaŭjuĝo).
• La limdato por sendi konkursaĵojn estas 4-a de Aprilo, 2017 (15 Farvardin, 1396).
• La laŭreatoj de la konkurso estos oficiale anoncitaj kaj aprezitaj kadre de la kvara Irana Esperanto-Kongreso (15-a de Majo, 2017).
• la premio por irananoj estos monoforme en Tomano (por la unua loko: 150,000 / por la dua : 100,000 / por la tria : 50,000). Por ĉiuj eksterlandanoj, kiuj estu aljuĝita en ajna loko, partopreni en la kvara Irana Esperanto-Kongreso estos senpage.

Ŝatantoj povas sendi siajn poemojn per la oficiala retpoŝto de IREJO (junulare@gmail.com), aŭ rekte al D-ro Hamed Sufi, la prezidanto de IREJO kaj la estro de la konkurso, retpoŝte (sufihamed@yahoo.com) aŭ telegrame: @HamedSufi . Ĉiuj komentoj kaj varmigaj mesaĝoj estos samideanplene bonvenigitaj.

 

Antaŭgratulojn al Gajnontoj!

Antaŭdankojn al Konkursantoj!

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *