Oficiale Anonciĝas Nova Estraro de IREJO

 

Jam alvenis nova epoko por la plej aktiva junulara organizo de Mezoriento. Post donkiĥotaj agadoj de la unua estraro de IREJO, nun la organizo celplene kuraĝas starigi sin antaŭ la posteuloj, kiuj sindediĉe kaj malavare trapaŝis la saman vojon.

Finiĝon de la unua periodo de IREJO-a aktivado (post la revigliĝo) deklaris la eks-prezidanto de IREJO, Hamed Sufi; tuj post lia peto de ĉiuj gejunulaj verduloj, la nova komitato elektiĝis per la membraro de IREJO (surbaze de iliaj jamaj senĉesaj kaj pozitivaj kunagadoj); jen la rezultoj:

 

Komitato de IREJO (ĝis la fino de 2018):

  • S-ro Ali Moradi
  • S-ro Ali Ranjpour
  • S-ino Shler Karimi
  • S-ro Nami Arjmandi
  • S-ino Zahra Sadeghi
  • S-ro Mousa Kamali

 

Kaj jen la rezultoj de la enkomitata elektado por estraranoj:

  • Prezidanto: Ali Moradi
  • Landa Agado: Ali Ranjpour
  • Kasisto: Shler Karimi
  • Komputila Agado: Nami Arjmandi

Pliaj klarigaĵoj kaj novaĵoj de la nova estraro de IREJO, kaj ĝiaj vidpunktoj kaj planoj, deklariĝos en la baldaŭa estonto.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *