Senvualiĝis la Rezultoj de la Unua Irana Literatura Esperanta Konkurso (ILEK-1)

Kongresanoj, aplaŭdante la gajnintojn de ILEK-1

Transpasante kelkajn obstaklojn, IREJO kunhelpe de IREA jam povis realigi la okazigon de la unua belarta konkurso en Irano. Ni denove esprimas niajn tutkorajn dankojn al D-ro Keyhan Sayyadpour kaj S-ro Ahmad Reza Mamduhi pro ilia senavara kunlaboro kadre de la juĝkomisiono de ILEK-1.

Prezidanto de IREJO deklaras la gajninton je la
unua loko (Ali Moradi, pro la poemo “Mondo Verda”)

Notindas, ke el kvin verkistoj, ni ricevis ok originalajn poemojn, el kiuj du poemoj iakiale ne estis partoprenindaj. La rezultojn de la konkurso publike deklaris prezidanto de IREJO ĉe la kvara Irana Esperanto-Kongreso (IREK-4). Espereble en la venontaj jaroj, pliaj poemoj de pliaj plumistoj en pliaj branĉoj organizĝu. IREJO volus esprimi sian samideanon gratulon al la gajnintoj de la konkurso, kiuj okulfrape ĉiuj estis junuloj.

Jen ĉiuj poemoj, kiuj partoprenis la konkurson; pli-sube la rezultojn vi povos trovi.

 

1. Utopio (Shler Karimi)

Ĉu vi aŭdis ,
En la lando de Esperanto,
Ĉiu-hore, iu homo renaskiĝas?
Dum la noktoj
Kaj la luno kaj la suno briladas?

Ĉu vi aŭdis ,
En la lando de Esperanto
Ne nur homoj sed naturo
Kaj la sentoj kaj la revoj paroladas?

Ĉu vi aŭdis,
En la lando de Esperanto
La aŭtunoj ne malĝojas
La vintroj ne ploras?
Ĝojaj kantoj kun muzikoj
Dancigadas la pensadojn
Ĉiuj homoj enamiĝas

Ĉu vi aŭdis
En la lando de Esperanto
Neniu koro ekrompiĝas
Neniu homo eksopiras
ĉar nur paco regadantas?

Ĉu vi aŭdis?
Ĉu vi vidis?
Kia mondo vere estas,
Tiu lando de Esperanto!?

 

2. Sensperta (Ali Moradi)

Batante ŝin diris patr’:
“Li ne taŭgas por vi kara,
Estante juna, senSperta!”,
ne eltenis plu ŝi,
Ĉiu volas ion, eble ili doloros vin,

Ŝi forlasis domon plore,
sed sendube hezitante,
Ne sciis kien iri,
sola konatulo estis li,

Kor-tremante frapis pordon,
atendis sed ne venis respondo,
Post longa tempo iu venis,
estis lia amiko,
“Kiu vi estas? Kie estas li?
Ĉu ne plu vivas ĉi tie li?”

Tiu nenion respondis,
Nur enhejmen ŝin gvidis,
Kun okuloj serĉantaj eniris ŝi,
sed lin ne trovis,

Subite pordon fermis,
trovis Sin en malbona ejo,
Katastrofo okazis,
memorante la diraĵojn de l’ patro,

Ŝi longe sopiris, deziris diraĵojn liajn aŭskultintis,
Detruiginte Sian vivon,
iuflanke sidis ŝi.

 

3. Se Mi Kaj Vi (Shler Karimi)

Se mi kaj vi estus Homoj
Kien irus nia mondo?
Mi pensadas tiun temon
Ĉiu sekundʼ, ĉiu momentʼ

Se ni ĉiuj estus Homoj
Kien irus pura menso?
Nia mondo kriadas, kriadas
Sed bedaŭre neniu aŭdas:
Iu mondo sen la sango
Iu mondo sen milito
Iu mondo sen mensogo

Se mi kaj vi estus Homoj
Kien irus nia mondo?
Pura naturo, bona homaro
Paca koro kaj egalo
Belaj vortoj, dolĉaj revoj

Se mi kaj vi estus Homoj
En sopiro , en ploro, en la timo
Trapasas nia vivo
Ĉu valoras?

Se mi kaj vi estus Homoj
Kien irus nia mondo?

 

4. Krokodilplena Mar’ (Hamed Sufi)

Antaŭenpelante la verdan ŝipeton,
sur la krokodilplena mar’
Remistar’
zamenhofece,
pripensadas
venkadon la finfinan.

Ĉe ĉiama blovanta
tempesto de l’ vortar’,
plenplena je malzamenhofaĵoj,
nur pomegon manĝas
la ŝipestr’;
Subrigardante,
komencantojn
neesperantistiĝindajn!

 

5. Tehraneseke (Hamed Sufi)

Survojante sencele
tra l’ stratoj senhomaj;
Denovan noktecan
kaskadon da duonhelaj memoraĵoj
memorigantas al mi
piedbenketoj la solulaj.

Sidinte surbenke
trarigardante supren;
La ĉielo, malmielo
superverŝita de l’ stelaĉoj
palpebrumante
sinmoke;
Nek mi, nek luno l’
brilanta groteske
forgesos vin, ekforlasinte min
Tehraneseke.

 

6. Mondo Verda (Ali Moradi)

Mondo verda, koroj ruĝaj,
paco ĉieesta, homoj afablaj,
mondo sen armiloj, ĉifonfiguroj ridantaj,
Homoj esperemaj, laborante plenĝojaj,
ĉu tia mondo plaĉus vin?

mondo ruĝa, koroj nigraj,
homoj luktantaj, amikoj senfidelaj,
milito mondskale, atom-bomboj pereigante ĉiujn subite,
ĉu tia mondo plaĉus vin?

kunigante, unuiĝante,
amikiĝante, laborante,
verdan mondon kreos ni,
kaj haltigos mondon-fi,
eble tio plaĉus vin.

 

Gajnintoj de ILEK-1

Je la unua loko: Mondo Verda (Ali Moradi)
Je la dua loko: Utopio (Shler Karimi)
Je la tria loko: Se Mi Kaj Vi (Shler Karimi) / Krokodilplena Mar’ (Hamed Sufi)

2 Komentoj


  1. // Respondi

    El Brazilo, sudameriko, mi salutas kaj gratulas al ĉiuj partoprenintoj, al respondeculoj pri tiu grava konkurso, al IREJO entute. Specialan gratulon al korpe malproksima amiko Ali Moradi. Fortan brakumon al ĉiuj esperanto-parolantoj de tiu lando.

Lasi respondon al Ronaldo Negromonte [Honaŭdu Negromonĉi] Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *