2020

IREJO Kreis Sistemon por Sugestoj kaj Kritikoj

Estimataj iranaj esperantistoj povas sendi siajn sugestojn kaj kritikojn al IREJO tekstmesaĝe al numero de “5000260525”, kaj retmesaĝe al “komitato.de.irejo@gmail.com”. Fakte viaj valoraj sugestoj kaj kritikoj ĉiam helpis nin por progresigo de nia junulara movado! Do ni antaŭĝojas ricevi viajn ideojn, sugestojn, kritikojn, ktp. Sincere via Hamid Babadi Akasheh Prezidanto de IREJO

Oficiala Raporto pri Nova Estraro de IREJO

  Jen raporto pri nova estraro de IREJO: Individuaj membroj de IREJO voĉdonis por elekti kvar komitatanojn por periodo 2020-2021. La elektitaj kandidatoj estas Hamid Babadi Akasheh, Ali Ranjpour, Seyed Mojtaba Jafari kaj Sarah khorshidi. Tiel la nova prezidanto de IREJO estas s-ro Hamid Babadi Akasheh, la nova vicprezidanto estas s-ro Ali Ranjpour; kaj s-ro
Legu pli

2020 Alvokas Vin! IREJO Freŝigas Komitaton.

    Tutkore dankesperimante 2019-an komitatanaron, IREJO varme bonvenigas ĉiujn junajn verdemulojn (malpli-ol-35-jaraĝajn) en Irano, aktivadi kadre de sia komitato. Interesiĝantoj por kunlabori kun IREJO, povas alturniĝi al la peranto de IREJO kaj IREA, Hamed Sufi (telegrame: @HamedSufi, retpoŝte: sufihamed@yahoo.com). Menciinde, la alvoko por sinprezento finiĝos la 29-an de Februaro, 2020.