IREJO-a Paralela Video-Kanalo Jam Atingis Pli ol 44000 da Spektintoj

La Plurmedia Laborgruo de IREJO lanĉis sian paralelan Video-Kanalon, por ke la filmetoj, kiuj estas nehaveblaj por irananoj (plurkiale, ĉefe pro la fakto, ke la retpaĝaroj, kiuj ofertas la filmetojn, plejparte estas nealireblaj en Irano) estu pli-facile disponeblaj en Irano. Krome, ni celas kolekti la plej utiligeblajn filmetojn konsidernte la specialan etoson de irana movado, kaj surbaze de siaj propraj bezonoj.

La kanalo (alirebla perslingve ĉe: aparat.com/esperanto), jam atingante pli ol 44000 da sepktintoj, estas desegnite multkategorie, kaj kovras diversajn kampojn (ĉu altnivelajn, ĉu por-komencantajn) celante al la plenigado de ĉefaj unuavicaj bezonoj de spektantoj.

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *