Okaze de la revigligado de IREJO kaj estigado de nia propra retejo, ni IREJO-anoj honorplene ĵus ricevis la kuraĝigan gratulmesaĝon de Michael Boris MANDIROLA, nia karega prezidanto de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, kaj unu el la plej altrangaj kaj elstaraj junaj esperantistoj tramonde.
Lia varma kaj varmiga mesaĝo montras al ni kiom precize li traktas kaj taksas nian junularan movadon en Irano, kaj tio ja devontigas nin pli-celplene kaj pli-aktive daŭrigu nian esperatecan marŝadon por pli-brila estonta agado. Jen lia kuraĝiga mesaĝo:
Mesaĝo al IREJO
Karaj junaj iranaj samideanoj,
mi gratulas vin je la apero de nova bela kaj enhavriĉa retejo.En nia epoko tio estas nepraĵo por aktiva junulara organizo, vidi tian paŝon estas por mi entuziasmiga kaj esperiga afero por nia movado. Danke al la nova retejo, IREJO pli facile atingos esperantistojn en la tuta mondo; mi esperas ke ĝi ankaŭ sukcesos inspiri kaj inkluzivi ĉiuj iranajn esperantemajn gejunulojn.Ja estas ĝuste la gejunuloj tiuj kiuj plej kapablas inspiri, engaĝi kaj motivigi aliajn gejunulojn kaj tiel krei estontan generacion da esperantistoj en la plej dinamika tavolo de la socio. Por tion ebligi necesas, en spirito de intergeneracia kunlaboro, garantii junularan aŭtonomion, ke pri la junularo agadu kaj decidu aliaj gejunuloj. Tial funkciantajn junularajn organizojn la Esperanto-movado bezonas kaj ni devas festi la reaktiviĝon de IREJO!Irano, lando kun plurjarmila historio kaj kulturo, tradicie havas la plej fortan esperanto-movadon en sia regiono kaj ĝi estas ia geografia kaj kultura ponto inter Mezoriento kaj Suda Azio. Mi deziras ke IREJO estu bona ekzemplo kaj inspiro ankaŭ por la gejunuloj de la aliaj landoj en ĉi tiu regiono kie ni esperantistoj havas mirindan moralan mandaton: doni bonan ekzemplon je internacia paco kaj kunlaboro.Elkorajn salutojnMB