Survojas la Antologio de Neforgeseblaj Iranaj Kantoj; Esperantlingve Subtekstigite de IREJO.

Unu el la plej farendaj ideoj kadre de La Plurmedia Laborgrupo de IREJO, estas subtekstigo de jam elpersigitaj restantaj iranaj kantoj, titolita kiel la “Antologio de Neforgeseblaj Iranaj Kantoj (Mallongigite: ANIKA)”. Ĉi tiele, ni invitas helapdon de ĉiuj niaj samideanoj, kiuj povas kunlabori kun ni tiucele.
Notindas, ke kelkaj el la plej ŝatataj iranaj kantoj jam estas tradukita esperantlingven, ĉefe kadre de la gravegaj klopodoj de Irana Akademio de Esperanto. Krome, se necese, ni povus traduki la versaron de elektitaj kantoj unue, kaj poste ĝin subtekstigi en siaj propraj filmetoj, kiuj estos eldonitaj en oficialaj kanaloj de IREJO.
Ĉi-rilate emfazindas, ke la muzikaj ĝenroj ne estos limigitaj je iuj specialaj stiloj, kvankam estas atendite, ke la plejparto de la muzik-ĝenroj alproprigu al si la Pop-muzikojn.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *